Programm

Por la antaŭaj programeroj, vidu nian arkivon. / Frühere Programmpunkte findest du in unserem Archiv.
(La sekretvorto por la paĝo estas la nomo de la majstro. Pro juraj kialoj necesas la kaŝo.)

Nia informilo aperis ĝis januaro 2015 / unser informilo erschien bis Januar 2015: die Ausgaben findest du hier: Informilo Esperanto Hamburg.

November / Novembro 2019


07.11.2019:   Vojaĝo tra viaj vojaĝoj

La somera ka la aŭtuna feritempo jam finis kaj certe vi vojaĝis al interesaj urboj, lokoj aŭ eĉ al aliaj landoj. Jutta ekzemple vojaĝis al la laŭdire „plej bona lando“ Georgien. Ŝi rakontos pri siaj spertoj kaj travivaĵoj. Kaj vi? Kio estas viaj rememoroj de viaj lastaj ferioj? Venu kaj raportu.
Die Sommer- und Herbstferien haben wir hinter uns gelassen und sicherlich bist auch Du in interessante Städte oder Länder gereist. Jutta z. B. war im „schönsten Land“ Georgien und wird über ihre Erfahrungen und Erlebnisse berichten. Und was sind Deine Erinnerungen an deine schönsten Reisen? Sei dabei und berichte.


14.11.2019:   Savu la abelojn!

Popola leĝpropono celis signife plibonigi la bavaran naturkonservadon, por ke la vivmedio de insektoj kaj maloftaj bestoj plivastiĝu, estu pli bone interligita kaj pli bone protektata kontraŭ malutilaj influoj. Intertempe la leĝopropono estis traktita en la bavara parlamento. La registaro promesis, ke ĝi fariĝos leĝo. Legado kaj diskutado laŭ artikoloj de revuo MONATO.
Ein Volksentscheid zur Rettung der Bienen sorgte dafür, dass sich die Bayerische Landesregierung dieses Themas annahm. Lesen und diskutieren von Artikeln aus der Zeitschrift MONATO.


21.11.2019:   Robota dancpartnerino
Japanaj scienculoj kreis roboton, kiu kapablas danci. Ĉu vi deziras danci kun ĝi? Aŭskultu la elsendon de „Radio Verda“ kaj respondu la demandojn de la lerniloteko de „edukado.net“. La dua komprenekzerco estas: „Portlando modelas por il-pruntejo“. Ĉu ne ankaŭ ekzistas similaj pruntejoj en Germanio? Kundiskutu.
Japanische Wissenschaftler haben einen Roboter entwickelt, der tanzen kann. Kleines Tänzchen gefällig? Lausche einem Beitrag von „Radio Verda“ und beantworte anschließend die Übungsaufgaben von „edukodo.net“. Die zweite Verständnisübung: „Portland als Vorreiter für Leihgeräte aller Art“. Gibt es so etwas auch in Deutschland? Die Diskussionsrunde ist eröffnet.


27.11.2019:   MERKREDO   18.00 h Estrarkunsido
Ekde kelkaj jaroj estas bona tradicio, ke ĉiu membro de EHH povas partopreni kaj informi sin pri la agado de la estraro. Ni kutime renkontiĝas en la tiel nomata „buroo 3“.
Die für Mitglieder von Esperanto Hamburg e. V. offene Vorstandssitzung beginnt am Mittwoch um 18.00 Uhr. Gewöhnlich treffen wir uns im sogenannten „Büro 3“.


28.11.2019:   Klaus Diekmann: Fenomenoj kaj problemoj (eksistas mirakloj)
Fenomeno estas tio (objekto, fakto aŭ okazaĵo), kion senso aŭ menso rekte ekkonas (perceptas aŭ observas). Ĝenerale fenomenoj estas la objektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto. (laŭ vikipedio) En la lastaj jaroj Klaus spektis multajn filmojn kaj dokumentadojn (ekz. ĉe jutubo). Ĉu la aferoj ĉiam estas kiel ili ŝajnas? Kio estas via opinio?
Ein Phänomen ist in der Erkenntnistheorie eine mit den Sinnen wahrnehmbare, abgrenzbare Einheit des Erlebens, beispielsweise ein Ereignis, ein Gegenstand oder eine Naturerscheinung. (Definiton laut Wikipedia) Klaus informiert sich umfassend über die Nachrichten der Welt – u.a. bei Youtube. Aber ist wirklich alles so, wie es uns vermittelt wird? Wie ist Deine Meinung hierzu?

Dezember / Decembro 2019


05.12.2019:   Peggy Ley: Bertolt Breĥt – Paketo de l‘ kara Dio
Kunprenu viajn seĝojn kaj teglasojn ĉi tien, malantaŭen al la forno. Kaj ne forgesu la rumon. Estas bone, se estas varme – kiam oni parolas pri la frido. – Rakontoj kaj poemoj je la kristnaska tempo, tradukis Hans-Georg Kaiser, fonto: https://cezarkulturo.blogspot.com.
Erzählungen und Gedichte zur Weihnachtszeit – u. a. von Bertolt Brecht – übersetzt von Hans-Georg Kaiser, Quelle: https://cezarkulturo.blogspot.com.


12.12.2019:   
Peggy Ley: Edmond Privat – Vivo de Zamenhof
„Vivo de Zamenhof“ estas biografio pri L. L. Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Ĝi aperis unuafoje 208-paĝa en 1920 en Londono ĉe Brita Esperanto-Asocio. Edmond Privat (naskiĝis 1889 en Ĝenevo, mortis 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Legada kaj diskutado el la biografio de Zamenhof.
Edmond Privat (1889 bis 1962) war ein Historiker, Universitätsprofessor, Autor und Journalist, der in der Schweizer Esperanto-Bewegung sehr aktiv war. Neben vielen Dramen, Gedichten und Geschichten sowie Lern-Büchern ist sein bedeutendstes Werk die Biografie über Ludwig Zamenhof. Hieraus lesen und diskutieren wir.

19.12.2019:   NE OKAZOS RENKONTIĜO / KEIN TREFFEN

26.12.2019:   NE OKAZOS RENKONTIĜO / KEIN TREFFEN

Januar / Januaro 2020

02.01.2020:   NE OKAZOS RENKONTIĜO / KEIN TREFFEN


09.01.2020:   
Jürgen Wulff: Universala Kongreso de Esperanto 2019 en Lahtio
Jürgen Wulff kaj aliaj partoprenintoj rakontos pri la kongreso en Finnlando pere de bildoj. Ĉu la finna venko?
Jürgen Wulff und andere Teilnehmer des Esperanto Weltkongresses 2019 in der finnischen Stadt Lahti berichten anhand von Bildern über ihre Erlebnisse.


16.01.2020:   Laboru! „Eĉ se vi mortus, ne lasu vian taskon!“
Laboreco estu diskutota. Superaj kvalifikoj, sed mankas laborpostenoj: Senlaboreco ekz. en Nepalo estas grava problemo. En Svislando apenaŭ ekzistas senlaboreco. Malgraŭ la alta valoro de la landa valuto, la ne-alianciĝo al granda ekonomi-grupo, kaj la malgrandeco de la lando, la svisaj komerca kaj serva industrioj bonfartas. En japanaj kompanioj la slogano ŝangis de „Laboru ĝismorte“ al „Laboru ĝis morto“. Kio estas ĝusta – kio estas justa? Diskutado laŭ tri artikoloj el revuo MONATO.
Wir diskutieren die heutige Arbeitswelt anhand von drei Artikeln aus der Zeitschrift MONATO. Z. B. ist Arbeitslosigkeit trotz hoher Qualifikation in Nepal ein großes Problem, während es in der Schweiz kaum Arbeitslosigkeit gibt. Dem kleinen Land mit einer teuren Währung geht es auch ohne den Anschluss an große Wirtschaftsräume gut. Japanische Mitarbeiter sind ihrem Unternehmen treu bis in den Tod – und dies geschieht immer früher. Was ist richtig – was ist gerecht?

SABATO   18.01.2020:   14:30 h – Zamenhof-Festo
En la pasinteco la Zamenhof-Festo ĉiam okazis en decembro, kiam naskiĝis la majstro. Sed bedaŭrinde ofte anoj de Esperanto Hamburg pro diversaj kialoj ne povis partopreni. Tial ĉi-jare la festo okazos unu monaton poste kaj ankaŭ en alia ol la kutima renkontiĝejo: en salono de „Stadtteilhaus Horner Freiheit“, Am Gojenboom 46, 22111 Hamburg, ĉe la U2/U4-haltejo „Horner Rennbahn“ kaj tuj apude de la Esperanto-arbo. Ni komencos jam je 14:30 h kaj la kotizo de 10 € enhavos (preskaŭ) senĉesan kafon/teon kaj kukon. Ni aŭskultos la festprelegon de nia prezidanto Jürgen Wulff. Nia kara membro Carsten Schnathorst – al ĉiuj konata je la nomo „Kaŝi“ – prezentos sian belegan voĉon. Ralph Glomp sursceniĝos spektaklon de Anton Ĉeĥov, kiu naskiĝis nur kelkajn semajnojn post Zamenhof en januaro 1860 – do ambaŭ nun festos la 160an naskiĝdatrevenon. Ĉu ankaŭ vi deziras pliriĉigi la feston per prezentado de poemo, rakonto aŭ danco? Estu bonvena – same kiel gastoj kaj amikoj de Esperanto Hamburg. Antaŭa aliĝo necesas.
In der Vergangenheit fanden die Zamenhof-Feste immer im Dezember statt, dem Geburtsmonat des Autoren des Esperanto. Leider konnten viele Mitglieder aus verschiedenen Gründen dann nicht daran teilnehmen. Aus diesem Grund findet die Feier in diesem Jahr einen Monat später statt und zudem noch in einer anderen Lokalität als der gewohnten. Das Zamenhof-Fest findet am Samstag, den 18. Januar 2020 um 14:30 h im „Stadtteilhaus Horner Freiheit“, Am Gojenboom 46, 22111 Hamburg, direkt an der U2/U4-Haltestelle „Horner Rennbahn“ und gleich neben dem Esperanto-Baum statt. Der Teilnehmerpreis von 10 € beinhaltet Kaffee oder Tee und Kuchen. Der Vorsitzende von Esperanto Hamburg e.V. wird die Festrede halten. Unser geschätztes Mitglied Carsten Schnathorst, den alle unter dem Spitznamen „Kaŝi“ kennen, wird uns mit seiner schönen Stimme beglücken. Ralph Glomp präsentiert ein Spektakel von Anton Tschechow, der nur wenige Wochen nach Zamenhof im Januar 1860 geboren wurde – somit feiern beide nun ihren 160. Geburtstag. Wenn auch Du das Fest mit einem Gedicht, einer Geschichte oder einem Tanz bereichern möchtest, dann melde Dich gerne. Wir freuen uns auch über Gäste und Freunde von Esperanto Hamburg. Um Anmeldung wird gebeten.


22.01.2020:   MERKREDO   18.00 h Estrarkunsido
Ekde kelkaj jaroj estas bona tradicio, ke ĉiu membro de EHH povas partopreni kaj informi sin pri la agado de la estraro. Ni kutime renkontiĝas en la tiel nomata „buroo 3“.
Die für Mitglieder von Esperanto Hamburg e. V. offene Vorstandssitzung beginnt am Mittwoch um 18.00 Uhr. Gewöhnlich treffen wir uns im sogenannten „Büro 3“.


23.01.2020:  
Sursceniĝo de Roman Dobrzynski: Ursula
Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia dum 40 jaroj de sia volontula laboro en „Bona Espero“ savis de analfabeteco kelkcent brazilajn infanojn. Ni montras la spektaklon – verkita kaj realigita de Roman Dobrzynski – registrita sur granda scenejo dum la 100a Universala Kongreso de Esperanto 2015 en Lillo/Francio. Kiel Ursrula rolis furiose Malgosia Komarnicka.
Ursula und Giuseppe Grattapaglia unterrichteten 40 Jahre lang brasilianische Waisenkinder u. a. auf Esperanto. In dieser Inszenierung Roman Dobrzynskis wird die Lebensgeschichte von Ursula (hervorragend gespielt von Malgosia Komarnicka) nacherzählt. Das Bühnenstück war ein Programmpunkt während des 100. Esperanto Weltkongresses in Lille/Frankreich.


MERKREDO   29.01.2020:   18 h – Peggy Ley: Studrondo 2.0
Ni revivigu la studrondon. Ni komune, memstare, seninstruiste akiros novajn lingvosciojn, kreskigos nian vorttrezoron kaj trejnos la liberan parolon. Nin gvidos Peggy Ley. Studrondo – kunmetita el la radikoj „stud“ kaj „rond“ – estas nomo por grupo de personoj, kiuj celas al komuna, seninstruista memlernado por atingi komunan aŭ propran celon. Temas pri akirado aŭ pligrandigo de aktiva vortrezoro, por uzi ĝin en libera parolo, tiel kreskante la sekurecon en esprimado de propraj pensoj kaj imagaĵoj aŭ por respondi al ideoj de kundiskutanto. La studrondaj renkontiĝoj okazos pli frue ol la kutimaj ĵaŭdaj vesperoj – nome je komforta merkredo je komforta 18a horo en komforta buroo 3.
Lasst uns die Studrondo wiederbeleben. Wir erarbeiten uns gemeinsam, selbstständig, lehrerlos neues Sprachwissen, erweitern unseren Wortschatz und trainieren das freie Sprechen. Dorthin geleitet uns Peggy Ley. Das Esperantowort „Studrondo“ ist aus den Wörtern für „studieren“ oder auch lernen und „Runde“ zusammengesetzt. Es bedeutet also erst einmal einfach nur Studienkreis oder Studiengruppe. In der Studrondo wird eigenständig gemeinsam gelernt, um eigene oder gemeinschaftliche Ziele zu erreichen. Es geht darum, den aktiven Wortschatz zu erweitern und anzuwenden, um frei zu sprechen und dadurch mehr Sicherheit darin zu bekommen, eigene Gedanken und Vorstellungen auszudrücken oder auf Ideen der Gesprächspartner antworten zu können. Die Studrondo-Treffen finden früher als die üblichen Donnerstag-Abende statt – nämlich jeweils an einem Mittwoch bereits zu einer komfortablen Zeit (18 Uhr) in einem gemütlichen Büro 3(Foto: Depositphotos.com, Urheber: monkeybusiness, Datei-ID: 4754321)


30.01.2020:  
Klaus Friese: Atentu: Eklezio! Ne timu la veron
Dimanĉe en preĝejo oni kantas kaj preĝas laŭte, oni aŭskultas la predikon kaj publike konfesas sian kredon. – Tio estas verŝajne ‚tute normala‘ laŭ la plej multaj preĝejaj vizitantoj, ĉu ne? En ĉiutaga vivo mi renkontas multajn homojn, ili certe ofte estas kristanoj, sed neniu preĝas, neniu religia kanto estas kantata. En la biblio ni legas ‚Havu fidon al Dio!‘. Tio estas invito, kiun ni ĉiuj verŝajne volonte sekvus. Sed certe estas multaj, kiuj ne povas fari tion. Kaj multaj forlasas la eklezion. Ĉu eblas inversigi ĉi tiun tendencon? Ĉu sufiĉas nur analizi la kialojn pli precize? Necesas bonaj ideoj. Kaj, kompreneble, homoj, kiuj malgraŭ ĉio daŭre firmtenis la kredon. Klaus Friese prezentos sian bit-libron, siaj pensoj pri la eklezio kiel institucio kaj la evoluan procezon de sia verko.
Sonntags wird im Gottesdienst gesungen und laut gebetet, man hört die Predigt und bekennt öffentlich seinen Glauben. – Das alles wird wohl von den meisten Kirchenbesuchern als ‘völlig normal’ angesehen, oder? Im Alltag komme ich mit vielen Menschen zusammen. Viele von ihnen sind bestimmt Christen, aber keiner betet, es werden keine religiösen Lieder gesungen. In der Bibel steht: ‚Habt Glauben an Gott‘! Eine Aufforderung, der wir alle wohl allzu gerne folgen würden. Aber bestimmt gibt es auch viele, die das nicht können. Und viele verlassen die Kirche. Kann man diesen Trend noch umkehren? Reicht es dafür, nur die Gründe genauer zu analysieren? Man braucht gute Ideen. Und natürlich Menschen, die trotz allem weiterhin am Glauben festhalten. Klaus Friese präsentiert sein elektronisches Buch, seine Gedanken über die Kirche als Institution und den Entstehungsprozess seines Werkes.


06.02.2020:   Mariko Aoshima: Senglutenaj faruno-specoj

 


13.02.2020:   Pli ekologia vivstilo – ĝi ja atingeblas!
La dominantaj amaskomunikiloj estas plenaj je malbonaj novaĵoj: „Ĝis 2050 povus esti pli da plasto en la oceanoj ol da fiŝoj“; „Ni havas 11 jarojn por haltigi la plej gravajn efikojn de la klimatŝanĝiĝo“. Sed kio okazus, se ni pensus pri tio, kion povas fari ordinara persono? Ni kune diskutos laŭ artikoloj el la revuoj KONTAKTO kaj MONATO, kio necesas por redukti rubaĵojn kaj vivi pli ekologie.
In den Medien liest und hört man immer wieder: „Bis 2050 könnte es mehr Plastik als Fische in den Ozeanen geben“ oder „Uns bleiben 11 Jahre, um die schlimmsten Auswirkungen des Klimawandels zu stoppen“. Müssen wir auf die Politik warten oder kann jeder einzelne im Alltag seinen Beitrag leisten? Dies werden wir gemeinsam diskutieren anhand von Artikeln aus den Magazinen KONTAKTO und MONATO, um nach diesem Abend Müll zu vermeiden und ökologischer zu leben.

 


20.02.2020:  
Roman Dobrzynski: „Metropolo de tri imperioj“ kaj „Litvo patrujo mia“
Bizanco, Nova Romo, Konstantinopolo, Istanbulo – pluraj nomoj de la sama urbu, ĉe kiu kuniĝas maroj kaj disiĝas kontinentoj. Tiu ĉi strategia situo influis ĝian fascinan historion en la antikva, mezepoka kaj moderna tempoj. Cetere: Kadre de Eŭrop-unia programo Erasmus+ Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sacz organizis unusemajnan vojaĝon de polaj gejunuloj al Litovio. Ilia celo estis renkontiĝo kun litovaj samaĝuloj por komune realigi la projekton „Adam Mickiewicz – poeto de du popoloj“. Kiel laborlingvon oni elektis esperanton.
Istanbul trug schon viele Namen, es vereint die Meere und der Bosporus trennt die Kontinente Asien und Europa. Fast 1600 Jahre lang diente Istanbul nacheinander dem Römischen, dem Byzantinischen und dem Osmanischen Reich als Hauptstadt. In seinen Filmen berichtet Roman Dobrzynski außerdem über eine Reise polnischer Schüler nach Litauen, die mit dortigen Jugendlichen zusammen auf Esperanto ein Projekt über den polnisch-litauischen Schriftsteller Adam Mickiewicz realisierten.


26.02.2020:   MERKREDO   18.00 h Estrarkunsido
Ekde kelkaj jaroj estas bona tradicio, ke ĉiu membro de EHH povas partopreni kaj informi sin pri la agado de la estraro. Ni kutime renkontiĝas en la tiel nomata „buroo 3“.
Die für Mitglieder von Esperanto Hamburg e. V. offene Vorstandssitzung beginnt am Mittwoch um 18.00 Uhr. Gewöhnlich treffen wir uns im sogenannten „Büro 3“.


27.02.2020:   La homo, kiu komprenis la universan lingvon
Amri Wandel el Israelo skribis eseon por la Belarta Konkurso de UEA pri la universo kaj la rilatoj al Albert Einstein. En septembro 2017 la Nobel-Premio pri fiziko estis donita al tri sciencistoj kiuj plej multe kontribuis por la sensacia malkovro de gravitaj ondoj, du jarojn pli frue. Se oni povus aljuĝi la Nobel-Premion postmorte, plej verŝajne estus kvara partnero: Albert Einstein, kiu teorie proponis la ekziston de gravitaj ondoj cent jarojn pli frue. Laŭ artikolo de la revuo KONTAKTO.
Der Esperanto-Sprecher Amri Wandel aus Israel schrieb ein Essay für den Wettbewerb der Schönen Künste der Esperanto Weltorganisation UEA über das Universum und dessen „Versteher“ Albert Einstein. Im September 2017 wurde der Physik-Nobel-Preis an drei Wissenschaftler verliehen, die zwei Jahre zuvor die Existenz von Gravitationswellen nachgewiesen hatten. Wenn es einen nach dem Tod verliehenen Nobel-Preis gäbe, dann hätten sie wahrscheinlich einen vierten Partner gehabt, nämlich Albert Einstein, der bereits hundert Jahre zuvor diesen Nachweis in der Theorie erbrachte. Nach einem Artikel aus dem Magazin KONTAKTO.

Totenkopf-2580981_1280
05.03.2020:   La lago de skeletoj
En 1942 en Barato oni malkovris lagon, kiu plenis je homaj ostaroj. Kio do okazis? Aŭskultu la elsendon de „Radio Verda“ kaj respondu la demandojn de la lerniloteko de „edukado.net“. La dua komprenekzerco estas: „Kanguru-insulo – paradizo brulas“.
1942 fand man hunderte menschlicher Knochenreste in einem See. Was war passiert? Lausche einem Beitrag von „Radio Verda“ und beantworte anschließend die Übungsaufgaben von „edukodo.net“. Die zweite Verständnisübung heißt: „Känguru-Insel – ein Paradies brennt“.


12.03.2020:   Greta ĉie – la voĉo de nia konscienco
Vi trovas la nomon „Greta Thunberg“ ĉie en televid-elsendoj kaj ankaŭ en la gazetoj – eĉ en Esperantujo. Ni legos kaj diskutos artikolojn el la revuoj KONTAKTO kaj MONATO.
Um den Namen „Greta Thunberg“ kommt man weder im Fernsehen noch in den Zeitungen herum. Auch bis in die Esperanto-Welt hat sie es geschafft. Wir lesen und diskutieren Artikel aus den Zeitschriften KONTAKTO und MONATO. Ist Greta wirklich die Stimme unseres Klima-Gewissens?


19.03.2020:   Kaptu krimulon dehejme
Iu ajn kun komputilo nun povas batali kontraŭ krimo sekure de sia hejmo. Laŭ nova observa programo en Britio oni povas gajni monpremion, se oni vidas okazantan krimon. – Komprenekzerco el edukado.net de elsendo de Radio Verda. Kiu frazo estas vera, kiu estas falsa? – Cetere: „Kafemuloj ne plivigligas sin“. Multaj konas la rapidan plivigliĝon, kiun donas la unua matena kafo. Sed laŭ sciencistoj tion kaŭzas nur la forigo de la lacigaj efikoj de manko de kafeino dum la nokto. La esploro studis preskaŭ 400 volontulojn, kiuj ricevis jen kafeinon jen placebon. Ĉu vi konsentas tiun teorion – kaj pli grave – komprenis la enhavon de la elsendo de Radio Verda?
In Großbritannien kann nun jeder mit einem Computer Hobby-Detektiv sein. Jeder, der mithilfe einer besonderen Software eine Straftat beobachtet, erhält eine Geldprämie. – Wir hören uns diesen Text von Radio Verda an und überprüfen anschließend anhand einer Verständnisübung unser Esperanto-Hörverständnis. Welche Aussage ist wahr, welche falsch? – Außerdem: Viele von uns kennen den Effekt, dass wir mit dem ersten Morgenkaffee endlich wach werden. Laut Wissenschaftlern ist dies allerdings nur auf das Nachlassen der Ermüdungserscheinungen durch Koffeinmangel in der Nacht zurückzuführen. Untersucht wurden etwa 400 Freiwillige, denen man entweder Koffein oder Placebos verabreichte. Was ist Deine Meinung zum Morgenkaffee – oder viel wichtiger – hast Du den Inhalt der Sendung von Verda Radio verstanden?


26.03.2020:
   Klaus Friese: Avĉjo rakontas – De tiam ĝis hodiaŭ
Kiom rapide forflugas la tempo! Jam antaŭ pluraj jaroj miaj genepoj proponis, ke mi finfine skribu libron pri mia vivo. Mi ne scias, ĉu tio estas interesa por iu. Sed, honeste dirite, kiam mi rerigardis, vere, mi povas rakonti pri tio. Klaus Friese parolis kun sia konatulo Jürgen Schiller kaj skribis libron pri ties rakontoj.
Wie schnell vergeht die Zeit! Schon vor vielen Jahren haben meine Kinder und Enkel vorgeschlagen, ich soll endlich einmal beginnen, ein eigenes Buch über mein Leben zu schreiben. Ich weiß nicht, ob das jemanden interessiert. Doch, ehrlich gesagt, wenn ich zurückblicke, kann ich wirklich das eine oder andere erzählen. Natürlich habe ich es nicht geschafft, alles vollständig zusammenzustellen, sicher könnte man noch vieles ergänzen. Klaus Friese sprach mit seinem Bekannten Jürgen Schiller über dessen Erlebnisse und schrieb diese auf.


09.04.2020:   Rakonto de Nikolaj Lejkin: „Post la Paska diservo“
Nikolai Aleksandroviĉ Lejkin (1841 — 1906) estis rusa verkisto, artisto, dramaturgo, ĵurnalisto kaj publikigisto. Li dediĉis sin ĉefe al satiro kaj estis eldonisto de humura gazeto, en kiun komencis sian literaturan karieron Anton Ĉeĥov, kontribuinte per ĉirkaŭ 200 rakontoj. Al la sama gazeto kontribuis per bildoj ankaŭ Nikolai Ĉeĥov, la frato de Anton Ĉeĥov. (laŭ vikipedio) La rakonton trradukis al Esperanto Aleksander Korĵenkov.
Nikolai Aleksandroviĉ Lejkin (1841 — 1906) war ein russischer Autor, Künstler, Dramaturg, Journalist und Publikist. Er verschrieb sich hauptsächlich der Satire und war Herausgeber einer humoristischen Zeitschrift, bei der Anton Tschechow seine literarische Karriere begann, sowie dessen Bruder Nikolai Tschechow Bilder beisteuerte. Die österliche Geschichte wurde von Aleksander Korĵenkov ins Esperanto übersetzt.


Instru-semajnfino – vendredo ĝis dimanĉo – 15.-17.05.2020:   
Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge: Arto-ŝoko
Unika lingvokurso-programo surbaze de la vivo kaj arto de la granda pentristo Vincent van Gogh. Dum la kurso ni celas evoluigi la kompren- kaj parolkapablojn, kaj ekzercigi vin  ankaŭ pri gramatiko. Vi certe riĉigos vian vortostokon rilate al arto, naturo, filozofio, sed ankaŭ pri malsano, geografio, astronomio kaj pri ĉiutagaj temoj. Kadre de la kurso ni havos ilustritajn prelegojn, solvos komprenekzercojn, diskutos, faros rolludojn, aranĝos vivpentraĵojn, partoprenos ĵuĝproceson, tradukos tekstojn, priskribos pentraĵojn, ĉiĉeronos en artgalerioj (veraj kaj kreataj de ni). Instruos: Katalin Kováts. Por partopreni oni bezonas neniun artotalenton, eĉ ne speciale kompreni kaj ŝati Van Gogh – tio venos dum la kurso! Kadre de la programo ni enrigardos ankaŭ en la koncernan – kaj el arthistoria vidpunkto tre gravan – tempoperiodon, traktos verkojn de aliaj pentristoj. La partoprenantoj estas petataj kunpreni unu el siaj ŝatataj pentraĵoj (ankaŭ kopioj taŭgas), pentritan en la 19a jarcento. La laboro dum la kurso okazas je pluraj niveloj, tial bonvenas partoprenatoj de B2 ĝis C1 lingvoniveloj. Por lingve malpli fortaj okazos paralela kurso kun Sylvain Lelarge.

Dato: 15-17 majo 2020, de vendredo vespero ĝis dimanĉo posttagmezo
Loko: Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburgo, Germanio
Kursokotizo: Vendredo 15€ – sabato 30€ – dimanĉo 15€ / aŭ por la tuta tempo 50€ (membroj de Esperanto Hamburg e.V. pagos la duonon)
Antaŭa aliĝo necesa, bonvolu turni vin al Esperanto Hamburg e.V. Por partoprenontoj de aliaj urboj aŭ landoj ni helpos trovi tranokteblojn.

Freitagabend 15. Mai 2020 bis Sonntagnachmittag 17. Mai 2020: Lern-Wochenende mit Katalin Kováts und Sylvain Lelarge
Erlebe ein einzigartiges Lern-Wochenende, das auf dem Leben und der Kunst des großen Malers Vincent van Gogh basiert. Durch den Kurs verbessern wir unser Verstehen und Sprechen und werden auch die Esperanto-Grammatik üben. Du wirst Deinen Wortschatz in Bezug auf Kunst, Natur, Philosophie, aber auch Krankheit, Geographie, Astronomie und alltägliche Themen bereichern. Katalin Kováts wird uns unterrichten. Für die Teilnahme ist kein künstlerisches Talent erforderlich, auch nicht, um Van Gogh zu verstehen und zu mögen – dies wird im Laufe des Kurses geschehen! Wir werden uns auch mit dem aus historischer Sicht relevanten Zeitraum befassen, ebenso mit Werken anderer Maler. Bitte bring ein Bild deines Lieblingsgemäldes aus dem 19. Jahrhundert mit. Katalin unterrichtet auf den Sprachniveaus von B2 bis C1. Für alle anderen Esperanto-Sprecher findet ein Parallelkurs mit Sylvain Lelarge statt.

Ort: Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg, Deutschland
Kursgebühr: Freitag 15 € – Samstag 30 € – Sonntag 15 € / oder Komplettpreis für das Wochenende 50 € (Mitglieder von Esperanto Hamburg e.V. zahlen die Hälfte)
Voranmeldung ist erforderlich bei Esperanto Hamburg e.V. Für Teilnehmer aus anderen Städten oder Ländern helfen wir gerne bei der Suche nach Übernachtungsmöglichkeiten.


21.05.2020:   Himmelfahrt – Ausflug nach Garding

Laste aktualigita 2019-11-08/rg

 

Visit Us On FacebookCheck Our Feed