21a – 23a de oktobro 2016: Kleriga semajnfino
en la seminariejo „Feriendorf Muess“ apud Schwerin www.feriendorf-muess.de kun Bertil Wennergren, aŭtoro de la „Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko“ http://bertilow.com/pmeg/index.html
La seminarian programon Esperanto Hamburg preparos per la kolekto de gramatikaj demandoj en la sekvontaj monatoj. Schwerin-Muess estas bela loko apud la ŝverina lago, agrabla por promenadoj inter la lecionoj, vid-al-vide de agrikultura muzeo.
Ni organizos grupan vojaĝon per regiona trajno, Mecklenburg-Ticket, de/al Hamburgo
Vendrede: Hamburg Hauptbahnhof 16:11, alveno en Muess 18:19 h aŭ
Sabate: Hamburg Hauptbahnhof 10:17, alveno en Muess 12:35 h
Dimanĉe: Muess 14:45, alveno en Hamburgo 17:49 h
Trajnhoroj povas ŝanĝi, informiĝu antaŭ la ekveturo!
Partopreno vendredo ĝis dimanĉo (2 tagoj): 95 € – Senlaboruloj, studentoj: 75 €
Partopreno sabato ĝis dimanĉo (1 tago): 55 € – Senlaboruloj, studentoj: 45 €
Partopreno por nemembro de Esperanto Hamburg e.V.: + 15 € po tago
(Prezoj por tranoktado en dulita ĉambro, manĝoj, programo. – Unulita ĉambro: + 8 € po nokto)
Dumtaga partopreno (sen tranoktado): Programo + unu manĝo, kafo: 20 €
Malaliĝo ĝis unu monato antaŭ la komenco de la seminario: Ni repagos 4/5 de la kotizo.
Aliĝu ĝis plej malfrue la 30.09.2016 – petu aliĝilon ĉe Esperanto-Hamburg.
Esperanto-Grammatik-Wochenende in Schwerin-Muess mit Bertil Wennergren, dem Autor des „Vollständigen Handbuchs der Esperanto-Grammatik“. Anmeldung bei Esperanto Hamburg bis spätestens 30.09.2016.