ekspliki – erklären Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
Ŝi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston. Ĉu iu povas ekspliki tion? Eksplika vortaro. Lia ekspliko tute ne estas klara. Tio povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo. Ties komprenebleco devas eksplikiĝi.