Universala SAT-Kongreso en Herzberg-Sieber

USK2016Herzberg

Ekde la 16 de julio 2016 okazas la Universala SAT-Kongreso (USK) en Herzberg-Sieber (hotelo Zum Pass). Pli ol 86 homoj el 20 landoj (5 kontinentoj) aliĝis. Kantos por la kongresanoj nia membro kaj kantisto Ralph Glomp. Li prezentos por vi novan kaj freŝan repertuaron! El Hamburg la plej bonajn dezirojn por agrabla kongressemajno kun varia programo,
ekskursoj (ekz. al Hanovro), teatraj vesperoj, folkloraĵoj, ktp.

Datoj : 16-23 julio 2016, semajnon antaŭ UK en Nitra, Slovakio, do eblos kombini la partoprenon en ambaŭ kongresoj kaj laŭ deziro pluveturi al Slovakio. Se estas intereso, OKK provos helpi, konsili por trovi taŭgan vetureblon.

Loko : En Sieber, alloga urboparto de Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale : la Esperanto-urbo), en idilie bela valo en la Harz-montaro, meze de Germanio.

Kongresejo : Komunuma kulturcentro de la vilaĝo kun podio kaj bufedo, kapabla akcepti 100-150 personojn. Krome uzeblas klasĉambroj de proksima lernejo. Ĉio en Sieber estas facile atingebla piedirante, ankaŭ aliro al arbaraj promenoj.

Atingeblo : Herzberg am Harz de ĉiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig) estas facile atingebla per trajno en ĉ. 3-4 horoj ; ene de Eŭropo kaj en Germanio el ĉiu direktoj per oftaj rapidtrajnoj (IC, ICE).

Loĝado : Ĉefe en la 3-stela kongreshotelo Zum Pass, kiu estas Esperanto-hotelo kaj restoracio. Estas elektebla ankaŭ ĉambro en la komforta feriodomo Haus Diana, kie al ĉ. 25 frualiĝintoj ni povos certigi 2-3-litajn apartamentojn kun matenmanĝo. Malfrualiĝintoj povos laŭ individua peto al OKK peti serĉadon de ĉambro en aliaj feriodomoj en Sieber. Ĉiuj tranoktejoj estas en mallonga promendistanco de la konferencejo

Tags: , , ,



 

Visit Us On TwitterVisit Us On FacebookCheck Our Feed